Xi esprimis kondolencon al Putin pro mortiga terorita atako en Moskvo
Lucia Publikigita: 2024-03-23 15:42:36

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate esprimis sian kondolencon al rusa prezidento Vladimir Putin pro la terorista atako, kiu kaŭzis gravajn perdojn.

Xi, nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, esprimis sian profundan kondolencon pro la viktimoj, kaj sinceran simpation al la vunditoj kaj al familioj de la mortintoj.

Li emfazis, ke Ĉinio kontraŭas ĉian terorismon, forte kondamnas teroristajn atakojn kaj firme subtenas klopodojn de la rusa registaro por konservo de naciaj sekureco kaj stabileco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree