Ĉina kaj dominika ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 20a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Yu Publikigita: 2024-03-23 15:32:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj dominika prezidento Sylvanie Burton interŝanĝis gratulojn sabate okaze de la 20a datreveno de duflankaj diplomatiaj rilatoj.

Xi diris, ke Dominiko estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en la kariba regiono, kaj depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 20 jaroj, duflankaj rilatoj konservis altnivelan disvolviĝon, kun ĉiam pli forta politika reciproka fido, fruktodona praktika kunlaboro kaj ĉiam pli profunda amikeco inter la du popoloj.

Xi diris, ke li alte taksas la disvolviĝon de duflankaj rilatoj, kaj volas labori kun prezidento Burton por preni la 20an datrevenon de la rilatoj kiel nova deirpunkto por profundigo de duflanka kunlaboro en diversaj kampoj, antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo, kaj kune konstrui pli bonan estontecon por duflankaj rilatoj.

Burton diris, ke dominika-ĉinaj rilatoj estas dinamikaj kaj fruktodonaj, kaj ke la dominika flanko alte ŝatas la amikecon kun Ĉinio, aprezas la subtenon kaj helpon de Ĉinio kaj pretas profundigi reciprokprofitan kunlaboron por kune trakti tutmondajn defiojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree