Ĉina ĉefministro faris ĉefan paroladon en Ĉina Disvolva Forumo 2024
Ema Publikigita: 2024-03-24 17:36:57

Ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestis la malferman ceremonion de la Ĉina Disvolva Forumo 2024 dimanĉe en Pekino kaj faris ĉefan paroladon.

La Ĉina Disvolva Forumo 2024 okazas en la 24a kaj 25a de marto kaj la ĉijara temo estas “La Daŭra Disvolvo de Ĉinio”.

Li diris, ke la temo reflektas la atenton kaj atendojn de ĉiuj sektoroj por la longdaŭra, stabila kaj altkvalita disvolvado de la ĉina ekonomio.

Li ankaŭ diris, ke Ĉinio sukcese plenumis siajn ĉefajn celojn kaj taskojn por ekonomia kaj socia disvolvado en 2023, kaj la ĉina ekonomio havas fortan rezistemon, grandan potencialon kaj vivecon, dum la fundamentoj de sia longdaŭra solida kresko restas senŝanĝaj.

La ĉefministro diris, ke la ĉina registaro ĉiam rigardas respekton al la merkato kaj servoj al entreprenoj kiel gravan fokuson en planado de ekonomia laboro, kaj ĉiam estas pledanto kaj bona kunulo por la disvolviĝo de entreprenoj.

https://english.news.cn/20240324/a7ba38f2a5d74a3c8ebe469d0413691f/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree