Lastatempe, Peng Liyuan, bonvola ambasadoro pri preventado kaj kuracado de tuberkulozo/ aidoso de la Monda Organizo pri Sano (MOS) faris esploradon de baznivelaj laboroj pri preventado kaj kuracado de tuberkulozo en Dongjing-strato, Distrikto Yuhua, Changsha de Hunan-provinco. Wang Hesheng, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano kaj estro de la Nacia Administracio pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, kaj Zhang Yingchun, membro de la Konstanta Komitato de la Provinca Komitato de Hunan de KPĈ kaj plenuma vicprovincestro, partoprenis en la esplorado.
La 24a de marto estas la 29a Monda Tago pri Tuberkulozo. La temo de Ĉinio estas "Vi kaj mi kunlaboras por fini la tuberkulozan epidemion."