La "demokratiaj konsentoj" atingitaj en Pekino klarigas la fundamentajn problemojn
Lucia Publikigita: 2024-03-24 15:22:23

Lastatempe en Pekino, okazis la tria Internacia Forumo pri Demokratio: La Komunaj Homaj Valoroj. Pli ol 200 gastoj el pluraj landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj faris profundajn diskutojn pri varmaj temoj kiel ekzemple "Demokratio kaj Regad-Modernigo", "Artefarita Inteligenteco kaj la Estonteco de Demokratio", kaj "Demokratio kaj Tutmonda Regado en Multpolusa Mondo". La ĉeestantoj atingis konsenton, ke la celo de demokratio estas protekti kaj plialtigi la bonfarton de la homaro. Ĉiuj devas respekti la rajton de homoj en ĉiuj landoj elekti siajn proprajn evoluvojojn, kaj kontraŭi uzi la nomon de demokratio por krei dividojn, disvastigi antaŭjuĝon, kaj subfosi pacon en la internacia komunumo.

En la okuloj de kelkaj homoj en la Okcidento, demokratio estas ilia "patento". Okcidentstila demokratio reprezentas la plej bonajn rezultojn de homa politika civilizacio, kaj ĉiuj landoj en la mondo devus kopii ĝin. Sed kio estas la realo? Ekzemple Usono, la tiel nomata "lumo de demokratio", ĝi vizaĝis al senfina demokratia kaoso en la lastaj jaroj. Ĉi tiu speco de falsa demokratio kaj vera hegemonio alportis konfliktojn kaj militojn al la mondo.

En ĉi tiu forumo, multaj gastoj esprimis sian agnoskon kaj aprezon al la tutproceza popola demokratio de Ĉinio, opiniante, ke tio estas demokratia modelo, kiu reprezentas la fundamentajn interesojn de la popolo kaj kontentigas la disvolvajn bezonojn de la popolo.

Demokratio ne estas patento de iu ajn. Ĉi tiuj "demokratiaj konsentoj" el Pekino alportis novan inspiron por la internacia socio pli bone kompreni demokration. Ĉi tio ankaŭ memorigas homojn, ke ili havas malsamajn komprenojn pri demokratio kaj povas okupiĝi pri dialogo kaj komunikado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree