Xi Jinping intervidiĝis kun dominika ĉefministro Roosevelt Skerrit
Pluveta Publikigita: 2024-03-25 18:09:48

Posttagmeze de la 25a de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun dominika ĉefministro Roosevelt Skerri faranta oficialan viziton al Ĉinio.

 Dominiko estas grava lando en Karibo. Ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 20 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Dominiko senĉese disvolviĝis, fariĝante modelo por landoj grandaj kaj malgrandaj kun reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kunlaboro kaj komuna gajno. Xi kredas, ke la vizito de ĉefministro Skerrit plue plifortigos politikan reciprokan konfidon inter la du landoj, profundigos praktikan kunlaboron en diversaj kampoj, solidigos la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Dominiko kaj puŝos la rilatojn inter Ĉinio kaj Dominiko al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree