La 25an de marto raportisto informiĝis el ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, ke lastatempe ĉinaj civitanoj kaj agentejoj en Haitio vizaĝas al sekureca minaco pro la streĉiĝa situacio en Haitio. La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj aktivigis la urĝan mekanismon por konsula protekto kaj, kune kun koncernaj departementoj kaj lokaj popolaj registaroj, direktis al siaj eksterlandaj agentejoj atente spuri la situacion, klopodi por protekti sekurecon de ĉinaj civitanoj en Haitio. La 22an de marto laŭ la pekina tempo, 24 ĉinaj civitanoj, kiuj volis retiriĝi, estis sekure evakuitaj el Haitio al Dominika Respubliko.