Tiuj ĉi du dancistoj sur radseĝoj estas geedzoj el Ningbo de Zhejiang-provinco. La edzo Zhu Yujie kaj la edzino Fan Xiao ambaŭ perdis piediran kapablon pro malsano en la 18a kaj 19a jaraĝo. Ili kune akiris belan amon brakumante la vivon.
Post sennombro da faloj kaj provoj, ili lernis dancon kaj glitŝtonludon sur la radseĝoj kaj kondukis veturilon por vojaĝo kun la filo. Nun ili aliĝis al resaniga trejnado por handikapuloj de mejelaj vundoj por helpi pli multe da malsanuloj resanigi la animon kaj la korpon.