Respondi al komunaj defioj per komunaj devoj
Pluveta Publikigita: 2024-03-25 19:42:47

De la 26a ĝis la 29a de marto okazos la Jara Kunveno de Boao-Forumo por Azio 2024. Ĉi-foja jarkunveno temas pri “Azio kaj Mondo: Komunaj Defioj, Komunaj Devoj”. Dume okazos pli ol 40 subforumoj.

Fronte al malfavoraj faktoroj kiel daŭra pliintensiĝo de geopolitikaj konfliktoj, malvigla kresko de monda ekonomio, ofta ekstrema vetero kaj naturaj katastrofoj, diversaj landoj urĝe bezonas subteni la koncepton de kungajna kunlaboro kaj kune respondi al tutmondaj defioj. Datumoj montras, ke Azio restas la plej aktiva kaj grava regiono por tutmondaj komerco kaj investo, kaj Ĉinio ankoraŭ ludas gravan rolon en la monda ekonomia kresko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree