Ĉinio prezentas severajn traktadojn al Filipinoj pro ties kontraŭleĝa entrudiĝo en la rifon Ren'ai
Pluveta Publikigita: 2024-03-25 18:08:56

La ĉina Ambasadorejo en Filipinoj lunde prezentis severajn traktadojn al la filipina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj pro la kontraŭleĝa entrudiĝo de filipinaj ŝipoj en la rifon Ren'ai.

La ambasadorejo diris, ke malobservante siajn proprajn devontigojn kaj spite al la firma opozicio kaj ripeta averto de Ĉinio, unu filipina provizoŝipo kaj du marbordogardistaj ŝipoj, lastan sabaton, entrudiĝis en la akvojn apud la Ren'ai-rifo de Nansha-insularo de Ĉinio, provante transporti konstrumaterialojn al la kontraŭleĝe "sursabligita" militŝipo por ĝia plifortigo.

La ĉina Marborda Gardisto gvatis, baris kaj forpelis la ŝipojn laŭ leĝoj kaj regularoj, sukcese malsukcesigis la provon de la filipina flanko kaj traktis la situacion en racia, laŭleĝa kaj profesia maniero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree