Posttagmeze de la 26a de marto okazis gazetara konferenco de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilio. Guo Tingting, vicministro de Komerca Ministerio, konigis, ke la konsuma merkato daŭre pliboniĝas kaj ĝenerale tenas stabilan kreskan tendencon kun tri karakterizoj. Unue, pogranda konsumado de aŭtoj kaj hejmaj mebloj stabiliĝas kaj pliboniĝas. Due, serva konsumado de manĝo kaj turismo estas pli forta. Trie, cifereca kaj verda konsumado prospere disvolviĝas.