Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al bangladeŝa prezidento pro Bangladeŝa Sendependeca Tago
Pluveta Publikigita: 2024-03-26 19:06:30

La 26an de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al bangladeŝa prezidento Mohammed Shahabuddin Chuppu pro la 53a datreveno de la sendependeco de Bangladeŝo.

Xi Jinping montris, ke dum la pasintaj 53 jaroj, Bangladeŝo ĉiam persistis en sendependeco, klopodis por disvolvi la ekonomion, aktive plibonigis popolan vivtenon kaj atingis rimarkindajn rezultojn, starigante solidan bazon por realigi la revon de "Ora Bangladeŝo". Ĉinio kaj Bangladeŝo estas proksimaj najbaroj kun tradicia amikeco, kaj la amikeco inter la du landoj plifortiĝis dum la tempo. En la lastaj jaroj, la politika reciproka konfido inter la du landoj estas solida, kaj praktika kunlaboro en diversaj kampoj donis fruktodonajn rezultojn, alportante profitojn al la du popoloj. Xi alte atentas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Bangladeŝo kaj volas kunlabori kun sinjoro prezidento por antaŭenigi novan progreson en la altkvalita komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo" inter la du landoj kaj por senĉese profundigi la ĉina-bangladeŝan strategian kunlaboran partnerecon.

Samtage ĉina ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al sia bangladeŝa paralelulo Sheikh Hasina.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree