Ĉinio urĝas al Usono kaj Britio ĉesigi politikigon de reta sekureco
CGTN Publikigita: 2024-03-26 18:31:00

La 26an de marto, en gazetara konferenco prezidita de Lin Jian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, estis raportisto, kiu metis demandon pri tio, ke Usono kaj Britio riproĉis la ĉinan registaron pro subteno al reta atako.

Lin diris, ke Usono kaj Britio tede gurdis la tiel nomatan “retan atakon” plenumitan de Ĉinio kaj sankciis ĉinajn individuojn kaj entreprenojn, kio estas ja politika manipulado; ke Ĉinio estas forte malkontenta pri tio kaj firme oponas tion kaj, farante seriozan traktadon kun koncernaj flankoj, Ĉinio urĝas al Usono kaj Britio ĉesigi politikigon de reta sekureco, misfamigon pri Ĉinio kaj atakon kontraŭ ĉina reto, kaj ke Ĉinio alprenos necesajn rimedojn por rezolute protekti siajn rajtojn kaj interesojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree