Xi Jinping kaj hondura prezidentino Xiomara Castro interŝanĝis gratulajn mesaĝojn
Pluveta Publikigita: 2024-03-26 17:51:33

La 26an de marto, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj hondura prezidentino Xiomara Castro interŝanĝis gratulajn mesaĝojn pro la unua datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Honduro.

Xi montris, ke en la lasta marto Ĉinio kaj Honduro starigis diplomatiajn rilatojn malfermante novan ĉapitron de la duflankaj rilatoj. En la lasta junio, la hondura prezidentino faris oficialan viziton al Ĉinio. Xi kaj Castro faris interparolon kaj atingis gravajn komunajn konojn montrante la direkton por la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Ekde la starigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ unu jaro, la du flankoj subtenis la principojn de reciproka respekto, egaleco, reciproka profito kaj komuna disvolviĝo kaj antaŭenigis la duflankajn rilatojn al alta nivelo. Honduro firme aliĝas al la principo de unu Ĉinio, kiun Xi alte aprezas.

Xi Jinping emfazis, ke faktoj pruvis, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Honduro estas ĝusta politika decido farita konforme al la historia tendenco kaj al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj. Ĉinio alte atentas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Honduro kaj volas kunlabori kun prezidentino Castro por preni la unuan datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel ŝancon por firmigi reciprokan subtenon, plivastigi ĉiuflankan kunlaboron, kaj kune verki pli bonan estontecon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Honduro.

Castro diris, ke Ĉinio havas miljaran civilizacion kaj ludis gravan rolon en la historia procezo, ĝi estas modela rolo por la mondo kaj grava partnero de Honduro. Ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ unu jaro, ni atestis, ke Ĉinio sin devontigas al noviga disvolviĝo, kune kun aliaj landoj diskutas solvojn al tutmondaj problemoj kaj multe kontribuas al tutmonda redukto de malriĉeco. Honduro firme aliĝas al la principo de unu Ĉinio kaj volas disvolvi sendependajn kaj reciproke respektajn dulandajn rilatojn kun Ĉinio. Ŝi deziras, ke la amikeco inter la du popoloj daŭros eterne.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree