Nova “filtrilo” sur ĉinaj gubernioj
Mirinda Publikigita: 2024-03-26 09:34:59

Mirinda parolas la mirindajn guberniojn. En Ĉinio la gubernioj kovras preskaŭ duonon de la totala loĝantaro. Ni multe parolis pri tiuj gubernioj. La forta ekzisteco de gubernioj venas el ilia specife evidentiĝanta ĉarmo.

Antaŭe la “filtrilo” sur gubernioj estas malalta konsuma nivelo, multa false imititaj markoj, maljuna loĝantaro kaj manko de viveco. Tamen nun la gubernioj jam rompis tiujn filtrilojn per plej moda vivmaniero, plej popularaj markoj kaj plej vigla etoso.

Laŭ raporto pri konsuma merkato de gubernioj farita de Tsinghua-Universitato, preskaŭ 60% de konsumantoj havas privatan aŭton. Ili laboras en relative stabila daŭro kaj uzas mallongan tempon dum iro kaj reiro al oficejo, tio jam facile venkis samlokanojn laborantajn en metropoloj kiel Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono kaj ili havas pli multe da libera tempo.

Krome la feliĉo de guberniaj loĝantoj ankaŭ venas el loĝado. La raporto diras, ke en gubernioj 70% de loĝantoj havas privatan domon kaj la averaĝa areo estas 153 km2. Estas pli grave, ke preskaŭ 60% de familioj ne havas ŝarĝon de loĝprunto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree