Kiujn informojn komunikas la vizito de la naura prezidento David Adeang al Ĉinio
CMG Publikigita: 2024-03-26 22:03:09

Unu estas la plej granda evoluanta lando en la mondo, kaj alia estas evoluanta lando sur eta insulo en Pacifiko – la amikeco inter Ĉinio kaj Nauro estas profundigita en la printempo de 2024.

De la 24a ĝis la 29a de marto la naura prezidento David Adeang faras oficialan viziton al Ĉinio. Tio estas la unuafoja vizito de naura prezidento al Ĉinio, post kiam la du landoj restarigis siajn diplomatiajn rilatojn en januaro de la kuranta jaro. Posttagmeze de la 25a de marto, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping interparolis kun la prezidento Adeang, li diris, ke amikeco okazas ne laŭvice, kiam ĝi estas lanĉita, aperos do brilo en la estonteco; kunlaboro uziĝas ne laŭskale, se en ĝi ekzistas sincero, alvenos do riĉaj fruktoj. Adeang rimarkis, ke Nauro altgrade admiras la koncepton konstante subtenatan de Ĉinio pri egaleco de landoj ĉu grandaj aŭ ĉu malgrandaj, kaj volonte sekvas la principon de unu Ĉinio kaj senĉese profundigas kunlaboron kun Ĉinio. El la interagoj de la dulandaj ŝtatestroj oni povas legi abundajn informojn.

Ĉinio ĉiam opinias, ke landoj, ĉu grandaj aŭ ĉu malgrandaj, ĉu fortaj aŭ ĉu malfortaj, ĉu riĉaj aŭ ĉu malriĉaj, ĉiuj estas egalaj. Ĉinio havas pli ol 1,4 miliardojn da homoj, dum Nauro nur pli ol dekmilon da homoj. Ĉinio donas al Nauro respekton kaj ĝentilan akcepton, kaj tio montras la etiketon de la gastama lando kaj ankaŭ la moralecon de Ĉinio, kiu traktas ĉiujn landojn egale en diplomatiaj aktivecoj.

Dum sia vizito la prezidento Adeang ne nur rigardis la restarigon de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio kiel “stari flanke de historia ĝusto”, sed ankaŭ diris, ke tio estas grava mejloŝtono de la rilatoj inter Nauro kaj Ĉinio.

La vasta Pacifiko kunligas Ĉinion kaj Nauron. La landoj ambaŭ estas membroj de “Tergloba Sudo”. La vizito de Adeang al Ĉinio akcelos pacon kaj disvolvadon en la regiono de insuloj de Pacifiko, antaŭenigos sud-sudan kunlaboron, kaj protektos la rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj. Tio ja estas la esenco de la komunumo de komuna estonteco por la homaro.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree