La 27an de marto, en Boao-Forumo por Azio 2024, Ĉina Komunika Grupo (ĈKG) okazigis gazetaran konferencon por prezenti novajn produktojn de artefarita intelekto (AI), kaj multaj AI-verkoj produktitaj de ĈKG komentas kaj interpretas ĉinajn antikvajn klasikaĵojn kaj legendojn. Raportistoj el 26 landoj tra la mondo ĉeeste atestis la “belan renkontiĝon” de ĉina tradicia kulturo kaj AI-teknologio.