UN kondamnas terorisman atakon, kiu mortigis kvin ĉinojn en Pakistano
Pluveta Publikigita: 2024-03-28 19:34:49

La Sekureca Konsilio de UN merkrede kondamnis la "abomenan kaj kovardan" terorisman atakon proksime de Besham, provinco Khyber Pakhtunkhwa de Pakistano, kiu rezultigis la morton de kvin ĉinaj civitanoj kaj unu pakistanano.

La membroj de la konsilio esprimis sian plej profundan simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la registaroj de Pakistano kaj Ĉinio. En gazetara konferenco la konsillio diris, ke ili deziras rapidan kaj plenan resaniĝon al tiuj, kiuj estis vunditaj.

La membroj reasertis, ke terorismo en ĉiaj formoj estas unu el la plej seriozaj minacoj al la internaciaj paco kaj sekureco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree