Por kio Filipinoj denove afektas sin kompatinda?
CMG Publikigita: 2024-03-28 19:21:11

Fronte al la laŭleĝa barado kaj forpelado fare de ĉinaj marbordaj gardistoj, personoj sur filipina ŝipo tuj levis “blankan flagon”. Tio estis sceno, kiu okazis la 23an de marto ĉe la rifo Ren’ai en la akvoj de la Suda Ĉina Maro. Poste, la filipina nacidefenda ministro Gilberto Teodoro minace diris, ke Filipinoj prezentos al internacia arbitracio la postulon de Ĉinio pri suvereneco super la Suda Ĉina Maro. Ĉu tio ne estas “fari bruegon sen pravigebla motivo”? Ĉu iuj filipinanoj volas refoje ludi farson de tiujara “arbitracia kazo pri la Suda Ĉina Maro”?

De marto de la kuranta jaro Filipinoj intensigis provokon ĉe la rifo Ren’ai en la akvoj de la Suda Ĉina Maro. Lastatempe Filipinoj ofte provokis malpacon en la Suda Ĉina Maro. Kion ĝi celas? Analizisto rimarkis, ke estas tri kalkuloj.

Unue, provante krei paroltemon kaj afektante kompatindecon, ĝi nigrigas la internacian figuron de Ĉinio kaj sekve intensigas sian neleĝan pretendon pri la Suda Ĉina Maro. Due, ĝi intence varmigas la problemon de la Suda Ĉina Maro, ĝis kiam Usono havos pretekston interveni en la regionajn aferojn. Kaj trie, Usono, Japanio kaj Filipinoj havos pintkunvenon aprile en Vaŝingtono, kaj pro tio ĝi volas liveri al la pintkunveno pli da “materialoj”.

Lastatempe, iuj filipinanoj plurfoje asertis, ke Filipinoj prezentos al internacia arbitracio la postulon de Ĉinio pri suvereneco super la Suda Ĉina Maro. Kiel oni scias, la ĉina teritoria suvereneco kaj la maraj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio estis formitaj kaj difinitaj post longatempa evoluado, kaj do ili baziĝas sur plenaj pravigoj juraj kaj historiaj. La sfero de la filipina teritorio estas difinita per serio da internaciaj traktatoj kaj inkludas neniun insulon aŭ rifon en la Suda Ĉina Maro. Filipinoj sendas siajn ŝipojn entrudiĝi en la akvojn, kaj do tio serioze atencas la teritorian suverenecon kaj la marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.

Antaŭ nelonge, kiam MaryKay Carlson, usona ambasadoro ĉe Filipinoj, estis intervjuata de filipina amaskomunikilo, li diris, ke la traktato pri komuna defendo de Usono kaj Filipinoj havas “grandan valoron” por bridi regionan disputon. Estas demando: De kie venas kontribuo kaj valoro por la regiona ordo kiam, sub la instigo kaj agito de Usono, Filipinoj fojfoje provokas okazaĵojn kaj de tempo al tempo faras malordon kaj nestabilecon? Ĉu la usona-filipina alianco alportis stabilecon aŭ malordon? La faktoj jam donis la respondon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree