La 28an de marto en Boao, Hainan-provinco, inaŭguriĝis la Jara Kunveno de Boao-Forumo por Azio 2024.
Ĉi-foja jara kunveno temas pri “Azio kaj Mondo: Komunaj Defioj, Komunaj Devoj”. La kunveno alvokas al ĉiuj landoj en la mondo kune respondi al tutmondaj defioj kaj porti la devon akcelantan pacon kaj prosperon.
Zhao Leji, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, faris ĉefan parolon en la inaŭguro. Li diris, ke Ĉinio proponis plenumi altkvalitan kunlaboron pri Zono kaj Vojo, la Tutmonda Disvolva Iniciato, la Tutmonda Sekureca Iniciato kaj la Tutmonda Civiliza Iniciato, multe kontribuante al tutmondaj prospero kaj stabileco kaj liverante konkretajn profitojn al la popolo.