Kial usonaj reprezentantoj diris “‘tucidida kaptilo’ ne estas nepra”?
CMG Publikigita: 2024-03-29 20:36:19

La 27an de marto en Pekino la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun reprezentantoj el usonaj komunumoj komerca kaj strategie akademia, kaj tio vekis atenton de la mondo. Tio estas la unuafoja vizaĝalvizaĝa interŝanĝo de prezidanto Xi kun usonaj personoj de post novembro de 2023, kiam ĉina kaj usona ŝtatestroj intervidiĝis en San-Francisko. Prezidanto Xi rimarkis, ke la plej elstara komuna opinio de la san-franciska renkontiĝo estas jen tio, ke la ĉina-usona rilateco devas stabiliĝi kaj boniĝi. Usonaj reprezentantoj sugestis, ke “’'tucidida kaptilo’ ne estas nepra”.

En tiu ĉi renkontiĝo la sinteno de la usonaj reprezentantoj meritas pripensadon. Kial ili diris ke “‘tucidida kaptilo’ ne estas nepra”?

La respektiva sukceso de Ĉinio kaj Usono estas ŝanco unu al la alia – tiu rezono jam estas ripete pruvita per faktoj kaj datumoj. La esenco de la ĉina-usona komerca rilateco estas favori unu al la alia kaj kune gajni. Nuntempe, Ĉinio aktive disvolvas novkvalitan produktopovon, kaj ĉu transformo kaj rangaltigo de tradiciaj industrioj, ĉu disvolvo de industrioj novtipaj kaj futuraj, ĉiuj alportas pli da ŝancoj al usonaj entreprenoj. Ke “tucidida kaptilo” ne estas nepra, tio enhavas ankaŭ la atendon de usonaj komunumoj komerca kaj strategie akademia, ke ilia regantaro ĝuste konu Ĉinion.

En la kunveno prezidanto Xi diris, ke nur se la du flankoj rigardas la alian kiel partneron kun reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajno en kunlaboro, tiam la ĉina-usona rilateco estos bonigita. Tio ja meritas al usonaj politikistoj pripensadon.

“Tucidida kaptilo” ne estas nepra, kio fontas el la komunikado kaj amikeco inter la ĉina kaj usona popoloj. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estis skribitaj de la dulandaj popoloj en la pasinteco, kaj kreitaj de la samaj popoloj en la estonteco.

Ĉi-jare estas la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. En la nuna situacio la komunaj interesoj de Ĉinio kaj Usono ne malpliiĝis, sed plimultiĝas. Usono kaj Ĉinio devas kunlabori kaj kune serĉi vojon sur kiu ili ambaŭ bone traktas unu la alian. “Tucidida kaptilo” ne estas nepra, kio estas komuna ideo de usonaj komunumoj komerca kaj strategie akademia kaj ankaŭ de la usona regantaro. Ĝuste kiel prezidanto Xi komentis: “La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne povas reveni al la pasinteco, tamen povas havi pli belan estontecon”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree