La 29an de marto en Boao, marborda urbo de Hainan-provinco, plensukcese fermiĝis la Jara Kunveno de Boao-Forumo por Azio 2024 kun serio da interkonsentoj atingitaj.
"Ĉiuj partioj pli konscias pri la defioj alfrontataj de la mondo hodiaŭ," diris Li Baodong, ĝenerala sekretario de la forumo, en la ferma gazetara konferenco, aldonante, ke ĉiuj landoj renkontas komunajn defiojn, ekzemple, malfortiĝon de la monda ekonomio kaj kontinuadon de regionaj konfliktoj. "Nur kunlaborante ni povas pli bone trakti la defiojn."