La 28-a de marto estas la festo por la Liberigo de Miliono da Servutuloj en Tibeto. Ĉi-jare estas la 64-a datreveno. En la lastaj tagoj okazis diversaj festaj aktivadoj tra Tibeto.
Ekde la 18-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Tibeto faris grandajn klopodojn por antaŭenigi altkvalitan altebenan ekonomian disvolvon kaj konservi rapidan ekonomian kreskon. Tibeto persistas en la koncepto “puraj akvoj kaj verdaj montoj estas kiel montoj el oro kaj arĝento”. 50% de la terregiono de Tibeto estis inkluzivita en la ruĝa linio de ekologia protekto.