Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Bassirou Diomaye Faye pro elektiĝo kiel senegala prezidento
Pluveta Publikigita: 2024-03-29 19:45:45

La 28an de marto ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Bassirou Diomaye Faye gratulante lin kiel senegalan prezidenton nove elektitan.

Xi montris, ke post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Senegalo la du landoj daŭre plifortigis politikan reciprokan konfidon, atingis fruktodonajn rezultojn en praktika kunlaboro kaj strikte kunlaboris en internaciaj aferoj. Kiel komunaj prezidantoj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, la du flankoj kune gastigos la Pintkunvenon de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en Ĉinio ĉijare. Ĉinio alte atentas la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Senegalo kaj volas kunlabori kun la nove elektita prezidento Faye por subteni unu la alian, unuiĝi kaj kunlabori, kune sukcese gastigi la pintkunvenon, antaŭenigi la daŭran disvolviĝon de ĉina-senegalaj rilatoj kaj la ĉina-afrikaj rilatoj, kaj pli bone fari bonojn al la dulandaj popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree