Peng Liyuan renkontiĝis kun reprezentantoj de instruistoj kaj studentoj el Ĉina Koruso de Burg Gimnazio
Pluveta Publikigita: 2024-03-29 17:32:45


Posttagmeze de la 28-a de marto, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, renkontiĝis kun reprezentantoj de instruistoj kaj studentoj de la Ĉina Koruso de Burg Gimnazio, Germanio, kiuj vizitas Ĉinion en la Mezlernejo n-ro 35 en Pekino.

Peng Liyuan esprimis varman bonvenigon al la instruistoj kaj studentoj de la koruso ĉe ilia dua vizito al Ĉinio, kaj gratulis la koruson pro ĝia dekjara persisto en transdono de amikeco per kantado kaj en dono de riĉaj fruktoj. Peng Liyuan diris, ke kun la komuna klopodo de ĉiuj, la koruso konstruis ponton por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj fariĝis bela vizitkarto de amikeco de Ĉinio kaj Germanio. Ŝi esperas, ke studentoj uzos la oran ŝlosilon de muziko por malŝlosi la novan mondon de la ĉina lingvo, senti la ĉarmon de la ĉina kulturo per belaj melodioj, kaj fariĝos la nova generacio de senditoj de la ĉina-germana amikeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree