Du monatojn post la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nauro, naura prezidento David Adeang faris sian unuan ŝtatviziton al Ĉinio kaj ricevis ekskluzivan intervjuon kun Ĉina Komunikila Grupo. Li estis profunde imponita de la altnivela disvolviĝo de Ĉinio dum la pasintaj jardekoj kaj laŭdis la tutmondajn iniciatojn de Ĉinio, kiuj injektas novan viglecon en la mondon.