Ĉu estas estonteco? Ili diris ke ŝanco restas en Ĉinio
CMG Publikigita: 2024-03-30 17:11:28

“Mia estonteco ja estas ĉi tie!” en la Jara Kunveno de Boao-Forumo por Azio 2024 Christopher Thomas, altranga esploristo el la instituto Brookings en Usono, emocie eligis tian suspiron. Thomas iam vivis en multaj landoj kaj nun loĝas en Ĉinio. De pluraj jaroj lin profunde impresas la disvolva potencialo kaj la aperta medio de Ĉinio.

La ĉi-jara forumo altiris al si preskaŭ 2 000 reprezentantojn de komunumoj politika, komerca kaj pensobanka el pli ol 60 landoj kaj regionoj. Dum 4 tagoj la ĉeestantoj faris profundan diskutadon pri la temo “Azio kaj la Mondo: Komunaj Defioj, Komunaj Devoj”, eligante azian vokon “Kunlabori en unueco, kune akceli disvolvon”. Interalie, la pozitiva rolo ludata de Ĉinio estis ĝenerale rekonita de ĉiuj flankoj.

K.V. Babaev, direktoro de la Instituto pri Ĉinio kaj Moderna Azio en la Rusa Akademio de Sciencoj, diris, ke en serio da kompleksaj defioj Azio, precipe Ĉinio, fariĝos ĉefa forto por daŭrigebla disvolvado de la tergloba ekonomio; “ĉu por ekonomia kresko, ĉu por teknologia evoluado, ĉi tie estas brila estonteco”.

De kie venas tia fido? “Ĉinio havas supermezuran merkaton”, “Ĉinio estas plilarĝiganta altnivelan malfermon”, “Ĉinio posedas avantaĝojn de industria sistemo, homaj rimedoj kaj novokreado”… Dum la forumo multaj partoprenantoj rimarkis, ke la ĉina ekonomio havas fortan tenacecon kaj potencialon.

En la forumo, “novkvalita produktopovo” estis fervore priparolata de partoprenantoj. Ismail Hakkı Musa, turka ambasadoro en Ĉinio, sugestis, ke novkvalita produktopovo signifas ke Ĉinio estas preparanta sin por nova ekonomia disvolvomodelo, responde al aktualaj terglobaj defioj kaj pli bone fronte al la estonteco. Marc Horn, ĝenerala direktoro de la germana kompanio Merck KGaA, diris, ke en tiu ĉi jara kunveno de la forumo forte impresas lin la altkvalita disvolvado de ĉina artefarita intelekto, cifereco kaj aliaj kampoj. “Ĉiuj ĉi tiuj nin multe inspiras.”

Tiuj inspiroj ne estas esceptaj. La konstanta kresko de la ĉina ekonomio liveras al aliaj landoj grandegan merkaton kaj kunlaborajn ŝancojn kaj ludas pozitivan rolon por kresko kaj stabileco de la tutmonda ekonomio.

Kreado, verdo, malfermo, kundivido – en Ĉinio oni vidas tian estontecon. En la okuloj de Khan Jagsai, ĉefadministranto de la Pakistana Nacia Televidstacio, “tio estas la estonteco ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de Azio kaj la mondo”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree