Ĉinio kaj centraziaj landoj lanĉis sekretariejon de kunlabora mekanismo
CMG Publikigita: 2024-03-30 18:43:23

Ĉinio kaj kvin centraziaj landoj, nome Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio, okazigis ceremonion en la urbo Xi’an de la provinco Shaanxi kaj lanĉis sekretariejon de la ĉina-centrazia kunlabora mekanismo en la 29a de marto.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kazaĥa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Murat Nurtleu, kirgiza ministro pri eksterlandaj aferoj Jeenbek Kulubaev, taĝika ministro pri eksterlandaj aferoj Sirojiddin Muhriddin, turkmena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Rashid Meredov, kaj uzbeka ministro pri eksterlandaj aferoj Bakhtiyor Saidov sendis siajn gratulajn leterojn.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, laŭdis la kunlaboron inter Ĉinio kaj centraziaj landoj sub la ĉina-centrazia mekanismo, kiu estis iniciatita antaŭ kvar jaroj.

Wang diris, ke la starigo de la sekretariejo signifas, ke la interkonsento atingita de la ŝtatestroj de Ĉinio kaj de la centraziaj landoj estis plenumita kaj montras al la internacia komunumo la firman decidon de la ses landoj kune labori por disvolvado kaj kunlaborado.

Wang kredis, ke la sekretariejo, sub la komuna subtenado de ĉiuj partioj, funkcios stabile kaj efike, kaj la ĉina-centrazia mekanismo kreskos firme kaj alportos pli da bonoj al la popoloj de la ses landoj.

Ministroj de la kvin centraziaj landoj diris, ke koncernaj partioj havas altajn esperojn pri la sekretariejo kaj plenforte subtenos la laboron. Ili esperis, ke la starigo de la sekretariejo injektos novan energion en la kunlaboron inter la centraziaj landoj kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree