Ĉina industrio de senpilota aviadilo havis fortan disvolviĝon
Qiujieming Publikigita: 2024-03-30 18:45:35

Oficialaj donitaĵoj montris, ke la ĉina industrio de senpilota aviadilo havis fortan disvolviĝon dum la pasintaj jaroj kun senpilotaj aviadiloj (droneoj) uzataj en pli da kampoj de la ekonomio.

La Civila Aviada Administracio de Ĉinio (CAAĈ) diris, ke estis preskaŭ 1,27 milionoj da registritaj droneoj tra la lando en la jarfino de 2023, kun pli ol 32,2 procentoj kompare kun la sama periodo de 2022. Proksimume 19 000 firmaoj okupiĝis pri produktado de droneoj, kaj 194 000 homoj havis permesilojn de droneoj.

Civilaj droneoj flugis entute 23,11 milionojn da horoj en Ĉinio pasintjare, kreskante je 11,8 procentoj kompare kun 2022.

Por subteno de sana disvolviĝo de la industrio, la CAAĈ publikigis gvidliniojn pri konstruado de droneo-zonoj. Ĝis nun, 17 tiaj zonoj kaj tri bazoj estis aprobitaj, kovrante diversspecajn terenojn de urboj al insuloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree