Kial Yellen estis amase mokata de usonaj retanoj pro siaj absurdaj argumentoj?
CMG Publikigita: 2024-03-31 17:09:38

Janet L. Yellen, kiu estas usona financa ministro kaj iam rolis kiel ekonomikisto, ĉiam kondutas racie kaj praktike. Sed lastatempe ŝi faris strangajn dirojn kaj absurdajn argumentojn kaj pro tio estis amase mokata de usonaj retanoj.

Kiam Yellen vizitis fabrikon de fotovoltaa pilo en Georgio, Usono, ŝi asertis, ke en ĉina industrio novenergia ekzistas “superabundo de produktokapablo”, kaj tio kaŭzas distordiĝon de tergloba prezo kaj produkta modelo kaj damaĝas interesojn de usonaj entreprenoj kaj laboristoj. Tial ŝi minace diris, ke Usono alprenos necesajn rimedojn, por ke usonaj entreprenoj kaj laboristoj faru konkursadon sur “justa” platformo.

Tuj post kiam tiuj diroj estis elbuŝigitaj, ŝi suferis amasajn mokojn de usonaj retanoj: “Komence estis dirite, ke Ĉinio faris ne sufiĉe flanke de verda energio, kaj nun subite estas riproĉite, ke ili faris tro multe. Kial Usono ne povas fermi sian buŝon kaj faras kion ĝi devus fari?” “Kiam Usono havas konkursajn avantaĝojn, ĝi priparolas liberan merkaton; kiam sen tiaj avantaĝoj ĝi faras protektismon. Jen tio estas usonaj reguloj.” … Tiuj akraj kaj trafaj kritikoj tuŝas kiel la ĉikanon kaj hipokritajn “duoblajn normojn” de iuj usonaj politikistoj, tiel ankaŭ la tiranan loĝikon de ili, ĉar ili timas justan konkursadon.

Verda disvolvado estas interna postulo de ĉina modernigo. Ĉinio, la unua en la mondo, prezentis la celojn de “karbona kulmino” kaj “karbona neŭtreco”. Flanke de nova energio Ĉinio ne nur montris sian ekonomian vivecon, sed ankaŭ helpis al aliaj landoj transformon de verda industrio, kaj sekve Ĉinio faris pozitivan kontribuon por respondi al la tutmonda klimatŝanĝiĝo.

Antaŭ ol ataki Ĉinion, Yellen devus bone relerni ekonomikan scion. Efektive, superabundo de produktokapablo indikas, ke produkta kapablo superas merkatan postulon. Sed nun la homaro frontas al serioza defio de klimato, kaj ĉiuj landoj tra la mondo plenforte antaŭenigas transformiĝon de energio, ĉar ekzistas giganta diferenco inter provizo kaj postulo de pura energio. Tial la tiel nomata “superabundo de produktokapablo” entute ne povas esti pravigita. La kialo, ke ĉinaj novenergiaj produktoj havas konkurencivon, kuŝas en teknologia forto, konfidinda kvalito kaj kompleta produktoĉeno, do ne en malalte preza dumpingo aŭ industria protektado.

Aktuale, Terglobe novenergia industrio havas vastan perspektivon. Dum la renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en San-Francisko en la pasinta jaro la du landoj kune publikigis deklaron pri intensigo de kunlaboro por respondi al klimata krizo. Iuj usonaj politikistoj devus sin returni el la penso pri ludo je nul-sumo, ekkoni ke respektivaj sukcesoj de Ĉinio kaj Usono estas ŝancoj unu por la alia, kaj fari aferojn laŭ ekonomiaj kaj merkataj reguloj. Tio ja estas ĝusta vojo por Usono en potencigo de propra industrio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree