Ĉinio kaj EU konsentas antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn
Qiujieming Publikigita: 2024-03-31 16:48:29

La 29an de marto okazis en Pekino la sesa kunveno de Altnivela Popola Dialogo inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU). Ambaŭ flankoj konsentis antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron.

Ĉina ŝtata konsilanto Shen Yiqin faris la dialogon kun Iliana Ivanova, membro de Eŭropa Komisiono pri novigado, esploro, kulturo, edukado kaj junularo.

Shen diris, ke Ĉinio kaj EU devas efektivigi la gravan konsenton atingitan de gvidantoj de ambaŭ flankoj, kaj labori kadre de la altnivela dialoga mekanismo por faciligi personajn interŝanĝojn kaj plibonigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri edukado, scienco kaj teknologio, kulturo, amaskomunikiloj, sportoj, junularoj kaj virinoj, antaŭenigante la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj EU.

Ivanova diris, ke EU volas labori kun Ĉinio por pliaj atingoj en interpopolaj interŝanĝoj kaj praktika kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree