Disciplinkontrolaj aŭtoritatoj de KPĈ donas respondojn
Qiujieming Publikigita: 2024-04-01 09:11:09

La centraj disciplinkontrolaj aŭtoritatoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) donis respondojn al 33 unuoj post la konkludo de dua kontrolado lanĉita de la 20a Centra Komitato de la KPĈ.

La 25an de marto okazis kunveno pri reveno de informoj, kaj inter la 26a kaj la 29a de marto, 15 centraj kontrolaj teamoj liveris respondojn al 27 centre administrataj entreprenoj kaj ses registaraj departementoj, informigante ilin pri evidentaj aferoj certigitaj dum siaj kontroladoj, laŭ oficiala deklaro sabate.

En la respondoj oni agnoskis la progreson, kiun la entreprenoj faris en ekzercado de plena kaj strikta Partia regado tra la jaroj, kaj ankaŭ iliajn kontribuojn por antaŭenigi ekonomian disvolviĝon kaj sciencteknikan progreson, kaj por certigi la bonfarton de la popolo.

La ses ministerioj estis agnoskitaj por plenumi siajn reguligajn rolojn en faciligado de diversaj laborfakoj, inkluzive de la reformo de ŝtataj entreprenoj.

Aferoj certigitaj dum la kontroladoj inkludis evidentajn korupteblajn riskojn en certaj ŝlosilaj pozicioj kaj kampoj, kaj relative malfortan konstruadon de baznivelo de Partia organizo.

La aŭtoritatoj instigis la kontrolitajn unuojn fari striktan mem-ĝustigan laboron, kaj ordonis al la gvidaj oficialuloj kaj disciplinaj organoj de la unuoj alpreni siajn konvenajn respondecojn por ĝustigi la certigitajn problemojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree