Proparolanto de Ministerio de Eksterlandaj Aferoj malkovris faktojn pri Suda Ĉina Maro
Mirinda Publikigita: 2024-04-01 19:56:53

La 29an de marto filipina nacidefenda ministerio kritikis Ĉinion pri deklaro pri la Suda Ĉina Maro, kaj pri tio proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio respondis demandon lunde en la gazetara konferenco.

Wang Wenbin diris, ke la Nansha-insularo, inkluzive de la Ren'ai-rifo, estas teritorio de Ĉinio. La teritoria sfero de Filipinoj estis difinita de serio da internaciaj traktoj kaj ne inkludas la Nansha-insularon. Filipinoj foje kaj refoje senkaŭze kondamnis Ĉinion, tute celante kaŝi la verojn de malobservo de promesoj kaj provoko kaj afendo de rajtoj en la demando de la Suda Ĉina Maro. La vero estas, ke Filipinoj malobservis siajn promesojn al Ĉinio pri Ren'ai-rifo. Filipinoj iam promesis retiri militŝipon "sidiĝantan" sur strando de la Ren'ai-rifo, tamen post 25 jaroj tiu militŝipo restas tie.

Filipinoj malobservis la konsenton atingitan kun Ĉinio pri taŭga traktado de la situacio de la Ren'ai-rifo kaj foje kaj refoje intencis transporti konstrumaterialojn al la militŝipo kontraŭleĝe "sidiĝanta" sur strando por ĝia plifortigo.

Filipinoj malobservis ankaŭ Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro subskribitan de Ĉinio kun membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Lastatempe proparolanto de la filipina armeo publike deklaris fari konstantan konstruaĵon en la Renai-rifo kaj ripete sendis homojn al senhomaj rifoj de la Suda Ĉina Maro kaj Nansha de Ĉinio, kio serioze malobservis la spiriton de la deklaracio.

Wang diris, ke faktoj estas nekaŝeblaj, Filipinoj devas tuj haltigi sian propovon kaj kiel eble plej frue reveni al la vojo observi kaj efektivigi la deklaracion. Ĉinio neniam ŝanĝos sian decidon pri protekto de la teritoria integreco kaj maraj rajtoj kaj interesoj.

  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree