Inaŭguriĝis ekspozicio “Imperiestra Palaco kaj Versajla Palaco-- Ĉina-Francaj Interŝanĝoj en la 17a kaj la 18a jarcentoj”
Mirinda Publikigita: 2024-04-01 15:18:16

De la 1a de aprilo ĝis la 30a de junio en Muzeo de Imperiestra Palaco okazas la ekspozicio “Imperiestra Palaco kaj Versajla Palaco-- Ĉina-Francaj Interŝanĝoj en la 17a kaj la 18a jarcentoj”, grava projekto de Ĉina-Franca Kultura kaj Turisma Jaro.

La ekspozicio temas pri interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio en diplomatio, kulturo kaj artoj. Preskaŭ 200 historiaj objektoj konservataj de la Muzeo de Imperiestra Palaco kaj Versajla Palaco montras la politikan komunikadon inter la du landoj en reciproka respekto kaj reciproka aprezado kaj kulturajn interŝanĝojn de interkompreno kaj reciproka lernado inter la du landoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree