Ĉinio forte oponas reviziitajn regulojn de Usono pri duonkonduktaĵa eksporto
Yu Publikigita: 2024-04-01 15:26:05

Ĉinio esprimis fortan oponon al la plej novaj reviziitaj reguloj de Usono pri semikonduktaĵa eksporto, dirante, ke tio malhelpos la tutmondan duonkonduktaĵan merkaton kaj ankaŭ kunlaboron inter entreprenoj.

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris dimanĉe, ke la plej nova revizio de kontrolado de duonkonduktaĵa eksporto estis farita malpli ol ses monatojn post kiam Usono enkondukis la regulojn en la 17a de oktobro 2023.

La ministerio diris, ke tutmondaj kompanioj, inkluzive de Usono, bezonas stabilan kaj antaŭvideblan komercan medion, sed Usono troigis la koncepton de nacia sekureco kaj arbitre reviziis la regulojn por streĉi kontrolajn rimedojn, starigante pli da obstakloj al la normala komerca kunlaboro inter ĉinaj kaj usonaj entreprenoj , trudante pli pezan obeigan ŝarĝon kaj alportante rimarkindajn necertecojn al la tutmonda duonkonduktaĵa sektoro.

Ĝi aldonis, ke la duonkonduktaĵa sektoro estas tre tutmondigita post jardekoj da kreskado kaj ĉi tio estas la rezulto de la leĝo de la merkato kaj la elekto de entreprenoj.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree