Tiuj donitaĵoj pruvis optimisman anticipon de publiko pri ĉina ekonomio
Mirinda Publikigita: 2024-04-02 16:10:27

Laŭ la plej novaj datumoj de la ĉina registaro, en marto de 2024, la aĉetadministrista indico, la nefabrikada komerc-aktiveca indico kaj la ampleksa aĉetadministrista indico estis 50,8%, 53,0% kaj 52,7% respektive, pliiĝante je 1,7, 1,6 kaj 1,8 procentpunktoj respektive kompare kun februaro. La fabrikada aktiveco en marto realigis grandiĝon unuafoje en la unua duonjaro kaj kreis rekordon. Pri tio, usona mediato Bloomberg News diris, ke tio manifestas, ke la ĉina fabrikada industrio havas optimisman perspektivon kaj la ekonomio ĝenerale stabiliĝas.

Leviĝo de tiuj ĉi tri gravaj indicoj pruvis la optimisman anticipon de la ekstera mondo pri la  ĉina ekonomio kaj ankaŭ montras, ke estas tute senbaza la aserto de okcidentaj amaskomunikiloj, ke la “ĉina ekonomio estas en la pinto”.

Kial la ĉina ekonomio havas brilajn atingojn? Analizisto montris, ke escepte de releviĝo de interna postulado kaj puŝado de ekstera postulado, la nuna rezulto estas atribuita al kontinua funkciado de la registaraj politikoj por stabiligo de la ekonomio, vastigo de interna postulado kaj stabiligo de ekstera komerco. Sekve de la plibonigo de ĝenerala ekonomia situacio, precipe de rekomenco de produktado kaj fabrikado post la ferioj de la Printempa Festo, la ĉina ekonomio pli evidente montras sian pliboniĝan tendencon. Nun Ĉinio starigis novan raŭndon de renovigo de grandaj ekipaĵoj kaj konsumaĵoj, kio formos grandan merkaton kun jara skalo de kvin duilionoj da juanoj, kio plue levos la fidon de la ekstera mondo pri la ĉina ekonomio.

Cetere, bona montro de produkta indico, indico de novaj mendiloj kaj inidco de importado kaj eksportado en marto signifas pliboniĝon de la ĝenerala medio de Ĉinio kaj la ekonomio iras en la vojon de sana disvolviĝo. Analizisto montris, ke tio antaŭvidas optimisman kreskan rapidon de la enlanda malneta produkto en la unua trimestro kaj metis firman bazon por atingo de la ekonomia kreska celo de 5% en la jaro.

La stabila pliboniĝo de la ĉina ekonomio, la dua ekonomio en la mondo, sendube favoras al la mondo. Christopher Thomas, altranga esploristo de Brookings Instituto de Usono diris, ke Ĉinio rapidigas disvolvi novajn bonkvalitajn produktivajn fortojn kaj profitigos la tutan mondon per serio da novigaj atingoj, kio injektos novan movforton por la monda ekonomia disvolvo.

En la lastaj tagoj, multaj internaciaj institucioj, inkluzive de la Citibank sinsekve altigis sian anticipon pri la kresko de la ĉina ekonomio. Faktoj pruvis, ke la ĉina ekonomio estas sana kaj daŭripova. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree