Ĉinio kondamnas atakon kontraŭ irana ambasadorejo en Sirio
Yu Publikigita: 2024-04-02 19:05:51

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris marde, ke Ĉinio kondamnas la atakon kontraŭ la irana ambasadorejo en Sirio.

"La sekureco de diplomatiaj institucioj estas netuŝebla, kaj la suvereneco, sendependeco kaj teritoria integreco de Sirio devas esti respektataj," Wang diris en regula gazetara konferenco responde al la atako.

Wang aldonis, ke la nuna situacio en Mez-Oriento estas malkvieta, kaj Ĉinio oponas iun ajn agon, kiu eskaladas streĉon.

Laŭ la siria Ministerio pri Defendo la misila atako okazis ĉirkaŭ 5:00 lunde posttagmeze laŭ loka tempo, kiam Israelo komencis aeran agreson de la direkto de la okupata siria altaĵo Golan, celante konsulejan konstruaĵon de la irana ambasadorejo en Damasko.

La irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron post la atako. Proparolanto de la ministerio Nasser Kanaani citis la deklaron dirante, ke Irano rezervas sian rajton preni kontraŭrimedojn, kaj ĝi samtempe konsideros sian respondon al la atako kaj decidos taŭgan punon kontraŭ la "agresanto".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree