Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun elektita indonezia prezidento
Yu Publikigita: 2024-04-02 22:32:58

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun elektita indonezia prezidento kaj ĝenerala prezidanto de la Granda Indonezia Movada Partio Prabowo Subianto en Pekino marde.

Li diris, ke Ĉinio pretas labori kun Indonezio por konservi altnivelan strategian reciprokan fidon, profundigi ĉiuflankan reciprokprofitan kunlaboron, kaj antaŭenpuŝi konstruadon de komunumo kun komuna estonteco al pli profunda kaj pli konkreta progreso, por atingi pli da kungajnaj rezultoj kaj alporti pli da avantaĝoj al la du popoloj. Li diris, ke Ĉinio pretas konservi la bonan tendencon de altnivelaj interŝanĝoj kun Indonezio, bone utiligi dialogajn mekanismojn sur ĉiuj niveloj kaj plifortigi politikan komunikadon kaj kunordigon.

Li diris, ke la du flankoj devas plifortigi la sinergion inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la disvolvaj strategioj de Indonezio, akceli la konstruadon de gravaj projektoj, profundigi kunlaboron en tradiciaj kampoj kiel agrikulturo, forstkulturo kaj fiŝkapto, vastigi kunlaboron en altteknologiaj kaj emerĝantaj industrioj , kaj plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj rilataj al popola vivteno.

Prabowo diris, ke li venis al Ĉinio por sia unua oficiala vizito post sia elektiĝo por firmigi la amikecon kaj kunlaboron kaj altgradigi la rilatojn kun Ĉinio. Li aklamis la grandajn atingojn de Ĉinio, dirante, ke la nova registaro volas lerni la sperton de Ĉinio, plue profundigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, agrikulturo, malriĉec-mildigo, popola vivteno kaj verda ekonomio, konstrui pli striktajn duflankajn rilatojn kaj fari pozitivajn kontribuojn al paco kaj disvolviĝo de la region kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree