Xi Jinping telefone interparolis kun usona prezidento Joe Biden
Mirinda Publikigita: 2024-04-03 11:25:53

Marde vespere, ĉina prezidanto Xi Jinping laŭ invito telefone interparolis kun usona prezidento Joe Biden. La du ŝtatestroj sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj demandoj komune zorgataj de ambaŭ flankoj.

Xi diris, ke en la pasinta novembro li renkontiĝis kun prezidento Biden en San-Francisko kaj malfermis ‘san-franciskan vizion’ frontan al la estonteco. En la pasintaj monatoj, taemoj de la du flankoj serioze efektivigis atingitajn konsentojn kaj la ĉina-usonaj rilatoj montris stabiligan tendencon, kio estas bonvenigata de diversaj rondoj de la du landoj kaj la internacia komunumo. Aliflanke negativaj faktoroj en la rilateco multiĝis, kio devas veki atenton de ambaŭ flankoj.

Xi subtrekis tri principojn por la ĉina-usonaj rilatoj en la kuranta jaro: unue, la du flankoj devas alte taksi pacon, persisti sur bazlinio de nekontraŭstaro kaj nerezisto kaj senĉese altigi pozitivan aspekton de la ĉina-usonaj rilatoj. Due, prioritatigu stabilecon. La du flankoj ne devas refuzi la rilatojn, provoki incidentojn aŭ transiri la linion por konservi la tutan stabilecon de la rilatoj. Trie, la du flankoj baziĝu sur fido, plenumu siajn promesojn per agoj kaj turna la “san-franciskan vizion” en “realon”.

Li aldonis, ke la du flankoj devas plifortigi dialogon per reciproka respekto, trakti diferenciojn prudente, progresigi kunlaboron en la spirito de reciproka profito, kaj pligrandigi kunordigon pri internaciaj demandoj respondece.

Xi akcentis, ke la tajvana demando estas netransirebla ruĝlinio en la ĉina-usonaj rilatoj. Ĉinio ne restas kun krucitaj brakoj pri gravaj aktivadoj de “tajvana sendependeco” kaj eksteraj instigo kaj subteno. Li esprimis esperon, ke prezidento Biden efektivigos per agoj la pozitivan esprimon pri ne-subteno al “sendependeco de Tajvano”.

Xi atentigis, ke la usona flanko adoptis serion de rimedoj por subpremi la komercan kaj teknologian disvolviĝon de Ĉinio kaj aldonas pli kaj pli da ĉinaj entoj al siaj listoj de sankcioj. Li aldonis, "Ĉi tio ne estas ‘senriskigo’, sed kreas riskojn."

"Se la usona flanko volas serĉi reciprokprofitan kunlaboron kaj partopreni en la dividendoj de ĉina disvolviĝo, ĝi ĉiam trovos la pordon de Ĉinio malfermita. Sed se ĝi persistas reteni la altteknologian disvolviĝon de Ĉinio kaj senigi Ĉinion je legitima rajto al disvolviĝo, Ĉinio ne sidos kun krucitaj brakoj," li diris.

Xi ankaŭ klarigis starpunktojn de Ĉinio pri Honkongo, homaj rajtoj kaj la Suda Ĉina Maro.

Biden diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej influaj rilatoj en la mondo.

Biden rimarkis, ke la progreso farita post de la san-franciska renkontiĝo montras, ke ambaŭ flankoj povas aktive antaŭenigi la kunlaboron dum respondece trakti diferenciojn.

Biden reasertis, ke Usono ne serĉas novan malvarman militon. Biden diris, ke Usono persistas enb la politico de unu Ĉinio, kaj ke la disvolviĝo de Ĉinio estas utila por la mondo, kaj Usono ne celas limigi la disvolviĝon de Ĉinio aŭ "malkupli" de Ĉinio.Li diris, ke Usono sendos financan ministron Janet Yellen kaj ŝtatsekretarion Antony Blinken viziti Ĉinion baldaŭ por fortigi dialogon kaj komunikadon, eviti misjuĝon, kaj akceli kunlaboron por antaŭenigi la rilatojn sur stabilan vojon kaj kune respondi mondajn defiojn.

Ili interŝanĝis opiniojn pri la ukraina krizo kaj la situacio de la Korea Duoninsulo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree