Proparolanto: Usono devas respekti suverenecon de Ĉinio
Yu Publikigita: 2024-04-03 21:37:03

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Wang Wenbin, diris merkrede, ke la usona flanko devas respekti la suverenecon de Ĉinio, kaj la internaj aferoj de Ĉinio ne permesas interferon kaj intervenon.

Wang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al demando, kian respondon Ĉinio faros al tio, ke marde dum la telefona konversacio inter ĉina kaj usona ŝtatestroj, usona prezidento Jie Biden menciis demandojn pri la rifo Ren’ai, Honkongo, Xinjiang kaj Tibeto, kaj krome, la uosna flanko ankaŭ urĝis Ĉinion ĉesigi subtenon al Rusio kaj ludi pli grandan rolon pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Wang diris, ke en la telefona konversacio, la ĉina flanko akcentis al Usono, ke Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insularo Nansha kaj ĝiaj apudaj akvoj, kaj tiu ĉi suvereveno kovras insulojn, rifojn, plaĝojn kaj sablojn en la insularo, inkluzive de la rifo Ren'ai. La radika kaŭzo de la demando pri la rifo Ren'ai estas, ke la filipina flanko plurfoje rompis siajn vortojn kaj provis konstrui permanentajn postenojn sur neloĝataj insuloj kaj rifoj de Ĉinio, por atingi ĉiaman kontraŭleĝan okupadon de la rifo Ren'ai. Usono ne estas partio de la demando pri la Suda Ĉina Maro, kaj ĝi ne devas interveni en la demandojn inter Ĉinio kaj Filipinoj. Ĉinio havas fortan volon kaj firman decidon gardi sian teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn.

Wang akcentis, ke Ĉinio klare atentigis, ke Honkongo estas ĉina Honkongo, kaj honkongaj aferoj estas nur la internaj aferoj de Ĉinio. Leĝdoni pri Artikolo 23 de la Baza Leĝo de Honkongo estas la konstitucia respondeco de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por konservi nacian sekurecon, kio servas protekti la fundamentan bonfarton de ĉiuj loĝantoj de Honkongo kaj gardi la interesojn de investantoj el diversaj landoj en Honkongo, sed tute ne povas redukti ĉiujn rajtojn kaj liberecojn ĝuatajn de la loĝantoj en Honkongo laŭ la leĝo. Usono devas respekti la suverenecon de Ĉinio kaj laŭleĝan regadon de Honkongo, sed ne devas enmiksiĝi en ĝiajn internajn aferojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree