Ĉinio merkrede ĵetis portoraketon Changzheng-2D, sendante telesensan sateliton al la kosmo.
La raketo estis ĵetita matene je 6:56 laŭ pekina tempo de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la sudokcidenta provinco Sichuan kaj sendis la sateliton Yaogan-42 01 en la difinitan orbiton.
Tio estis la 515-a flugmisio de la raketserio Changzheng.