De “universa centro” al la mondo
Mirinda Publikigita: 2024-04-04 22:55:50

Hanfu-o ĉiam estas unu el simboloj de la tradicia kulturo de Ĉinio. En la lastaj jaroj ni ofte vidis junajn ĉinajn vizaĝojn kaj delikatajn hanfuojn en universitatoj de Britio, Kanado, Usono. Novstilaj ĉinstilaj vestoj ne nur populariĝas en Ĉinio, sed ankaŭ estas modo de la mondo. Hodiaŭ nia gubernia rakonto rilatas al ĉevalvizaĝa jupo, la plej bonvenigata tradicia vesto en 2024. 

La ĉevalvizaĝa jupo estis la plej tipa stilo de virinaj vestoj en la dinastioj Ming kaj Qing kaj la nomo venas el ĝia figuro simila al “ĉevala vizaĝo”, la defensa konstruaĵo sur urbomuro en la antikveco. Malsame al tradiciaj hanfuoj, la ĉevalvizaĝa jupo povas kontentigi ordinaran vivon kaj laboran scenon kaj samtempe montras tradician estetikon. Do ĝi kompreneble estas akceptata de modaj virinoj.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree