Wang Yi: Ĉinio kaj Vjetnamio devas akceli maran kunlaboron
Mirinda Publikigita: 2024-04-05 16:50:41

La 4an de aprilo en Guangxi, ĉina ministro pri eksterlandaj ministroj Wang Yi, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, interparolis kun vjetnama ministro pri eksterlandaj aferoj Bui Thanh Son.

Wang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio faris rapidan disvolviĝon en la pasinta jaro, la plej altaj gviantoj de la du partioj kune proklamis konstrui komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vjetnamio kun strategia signifo, donante enhavon “profunda amikeco inter Ĉinio kaj Vjetnamio, kiel kamaradoj kaj fratoj” en la nova epoko. Ĉijare realiĝis bona komenco de la konstruado de la komunumo de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vjetnamio. La du flankoj devas fokusiĝi al ĝeneralaj celoj kaj man-en-mane antaŭenigi kunlaboron sur diversaj kampoj.

Wang alvokis striktigi interŝanĝojn por fortigi bazon de publika opinio, por ke la amikeco inter Ĉinio kaj Vjetnamio pli profunde enradikiĝu en la koroj de la popolo.

Li urĝis ambaŭ flankojn garantiu internacian justicon, praktiku multflankismon kaj kontinue subteni unu al la alia pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj.  

Li akcentis, ke ambaŭ flankoj devas ĝuste regi malkonsentojn, akceli maran kunlaboron kaj konsultojn pri Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, kaj solvi konfliktojn kaj diferenciojn per la kungajna kunlaboro.

Bui Thanh Son diris, ke la vjetnama-ĉina rilateco iras al ampleksa, vasta kaj profunda disvolviĝo. Vjentamio volas teni kunordigon kun Ĉinio, plani altnivelan kontakton, fortigi interŝanĝojn inter partioj, antaŭenigi kunligadon kaj interkomunikadon, akceli ekonomian kaj komercan investon, profundigi lokan kunlaboron, aktive disvastigi amikecon inter la du landoj kaj bone konstrui la komunumon de komuna estonteco por Ĉinio kaj Vjetnamio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree