Ĉinio kaj Usono emfazas gravecon de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj
Yu Publikigita: 2024-04-05 15:48:41

“Ekonomiaj kaj komercaj rilatoj devas esti la stabiliga forto de ĉina-usonaj rilatoj,” ĉina vicministro pri komerco Wang Shouwen diris, kiam li prezidis la unuan vicministran kunvenon de la ĉina-usona komerca kaj negoca laborgrupo kun usona vicministro pri komerco Marisa Lago.

Wang, ankaŭ la internacia komerca reprezentanto de Ĉinio, vizitis Usonon de la 2a ĝis la 5a de aprilo laŭ la invito de la usona flanko.

Wang diris, ke Ĉinio volas plifortigi komunikadon, vastigi kunlaboron kaj trakti malkonsentojn per la laborgrupo, nutrante bonan medion por komerca kaj investa kunlaboro inter korporacioj de la du landoj.

Li esprimis zorgojn pri tarifaj rimedoj de la sekcio 301 de la usona flanko kontraŭ Ĉinio kaj koncernaj enketpetoj, sankcioj kontraŭ ĉinaj entreprenoj, dudirekta investaj limigoj, revizio de la regularo pri enketo de komerca reĝustigo kaj maljusta traktado al ĉinaj kompanioj.

La Ministerio pri Komerco de Ĉinio diris vendrede, ke ambaŭ flankoj konsentis konservi striktan komunikadon kun entreprenoj de la du flankoj kaj diskuti pri demandoj de komunaj zorgoj, kaj kune subteni komerc-akcelajn okazaĵojn inkluzive de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, Ĉina Internacia Foiro pri Investo kaj Komerco kaj Ĉina-Kalifornia Komerca Forumo.

La du landoj konsentis ankaŭ antaŭenigi komercan faciligon kaj plifortigi komunikadon en regado de eksportado.

Lago gvidos delegacion viziti Ĉinion en la dua duono de 2024 laŭ invito, kaj kunprezidos la duan vicministran kunvenon de la ĉina-usona komerca kaj negoca laborgrupo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree