Je la 15a horo vendrede, vicĉefministro He Lifeng interparolis kun usona financa ministro Janet Yellen. He diris, ke la ĉefa tasko de la renkontiĝo celas efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj dum la renkontiĝo kaj telefondiskuto, plue diskuti pri gravaj demandoj en la ekonomia kaj financa kampoj inter Ĉinio kaj Usono kaj tiuj en la mondo kaj fari konvenan respondon al ĉefaj zorgoj en la ekonomiaj rilatoj inter la du landoj. Yellen diris, ke en la lastaj kelkaj monatoj, la ĉina-usona komerca kaj negoca laborgrupo, kiun la du flankoj starigis, kontinue renkontiĝis kaj faris progreson pri kelkaj gravaj kaj malfacilaj temoj.
https://news.cgtn.com/news/2024-04-05/Chinese-Vice-Premier-meets-U-S-Treasury-Secretary--1syo3v9yNAA/p.html