Datumoj de la Ministerio pri Transporto montris vendrede, ke la interregiona pasaĝera trafiko de Ĉinio rapide kreskis ĝis ĉirkaŭ 262,14 milionoj ĵaŭde, la unua tago de la tri-tagaj ferioj de Qingming-Festo.
La cifero prezentas 70,34-procentan kreskon kompare kun la sama tago de 2023, laŭ la ministerio.
Detale, tervojaj kaj akvovojaj vojaĝoj pliiĝis je 68,5% kaj 53,36% respektive kompare kun la sama tago de 2023.
Qingming-Festo, konata ankaŭ kiel Tago de Tomb-balaado, estas tradicia ĉina festo, en kiu oni omaĝas al la mortintoj kaj adoras siajn prapatrojn.