La norvega registaro vendrede diris, ke ĝi planas pliigi sian militan elspezon per entute 600 miliardoj da kronoj (56 miliardoj da usonaj dolaroj) antaŭ 2036 por plifortigi sian nacian defendon fronte al pli severa sekureca situacio en Eŭropo kaj aliaj regionoj.
Laŭ raporto, la milita elspezo por venontaj 12 jaroj kalkuliĝos al 1,62 duilionoj da kronoj (151 miliardoj da usonaj dolaroj).