La Ĉina Marborda Gvardio (CCG) diris, ke Filipinoj organizis plurajn ŝipojn fari kontraŭleĝajn agadojn en la akvoj najbaraj al la rifo Houteng de Ĉinio ĵaŭde.
Proparolanto de CCG Gan Yu diris, ke ĝi traktis tion en racia, laŭleĝa kaj profesia maniero.
Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super la Nansha insuloj en la Suda Ĉina Maro, inkluzive de la rifo Houteng, kaj la apudaj akvoj. La Ĉina Marborda Gvardio konstante plenumos la leĝon en akvoj sub la jurisdikcio de Ĉinio kaj firme protektos teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn.