Dominika ĉefministro Roosevelt Skerrit akceptis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo dum sia vizito al Ĉinio. Li vizitis Ĉinion 12 fojojn en la pasintaj 20 jaroj depost starigo de la diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, kaj priskribis la disvolviĝon de Ĉinio per "eksterordinara". Li laŭdis Ĉinion kiel "veran amikon" kaj estis profunde impresita de egala traktado de Ĉinio al aliaj. Kiel malgranda evoluanta insul-lando, Dominiko alfrontas defiojn alportitajn de klimata ŝanĝiĝo. Skerrit aprezis rolon de Ĉinio en klimata regado kaj alvokis diversajn landojn tra la mondo fari pragmatajn agojn por trakti klimatan ŝanĝiĝon. Li laŭdis diversajn iniciatojn de Ĉinio, kiuj donis disvolvajn bonŝancojn al ĉiuj landoj en la mondo.