Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun usona ministro pri financo
Ema Publikigita: 2024-04-07 18:58:53

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontiĝis kun usona ministro pri financo Janet Yellen dimanĉe en Pekino.

Li esperas, ke Usono observos la bazajn normojn de merkata ekonomio inkluzive de justa konkuro kaj malferma kunlaboro, detenos sin turni ekonomiajn kaj komercajn aferojn en politikajn aŭ sekurecajn aferojn, kaj rigardos la aferon pri produktadkapablo objektive kaj dialektike el merkata-orientita kaj tutmonda perspektivo.

Li aldonis, ke la disvolviĝo de la ĉina nova energia industrio faros gravajn kontribuojn al la tutmonda verda kaj malaltkarbona transiro.

Yellen diris, ke kun la komuna klopodo de ambaŭ flankoj, la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio pli stabiliĝis. Laŭ Yellen, Usono ne celas "malkupligon" kun Ĉinio kaj volas kunlabori kun Ĉinio por plenumi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj en ilia renkontiĝo en San-Francisko, komuniki sincere, eviti miskomprenojn, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn, ĝuste trakti deveĝon, kaj kune respondi urĝajn tutmondajn defiojn kaj antaŭenigi stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree